GEFRATOJ NI NE ESTAS


Mi konkludis mian eksperimenton kun Esperanto la lingvo kaj konsentas ke gxi ne estas malsama ol la aliaj civilizaj lingvoj kiel la angla, la cxina, la rusa ktp. Esperanto estas mava cxar civilizacioj estas domestikado al la homaro kaj civilizacioj cxiuj estas mavaj aferoj. La baza karektero de iu ajn civilizacio estas mava kaj freneza.

Mi ne konsentas esti regata. Mi ne konsentas esti domestikata. Mi ne konsentas vivi en via mondo kaj mi ne kredas ke oni povas plibonigi gxin laux mia sxato. Mi ne fidas je la ekzisto de libereco aux justeco pli ol konstruajxoj en la mensoj de la fidantoj.

Esperanto ne ecx havas vorton por sovagxa planto aux trudplanto kiu ne estas malestima al la planto. Cxu Esperantio aux iu ajn civilizacio povas lasi ion ajn ekzisti kiu ne estas si mem?

Mi ne estas socialisto kaj tre dubas ke socialismo aux kapitalismo aux iu ajn speco de formo de civilizacio povus sxangxi la mondon kiel malmavigi gxin. Gxi cxiam ajn estis kaj cxiam ajn estos katastrofo. Hida kaj Turpa.

Mi estas nek dio nek Dio. Mi ne permesu Dion vivi en mi. Se mi povus mortigi mian egoon mi tre sxatus fari la murdon.

Mi ne estas io ajn en via mondo. Mi ne estas socialisto. Mi ne estas kapitalisto. Mi ne estas demokrato kaj mi ne estas regxisto. Mi estas nek liberecano nek anarkiisto. Mi ne konsiderus ke mi estas fasxisto sed estas via scienco ne mia.

Mi ne fidas je kristanismo, framasonismo, budhismo, islamo, paganismo, hinduismo, oomotismo, aux iu ajn alian religion aux homan penssistemon. Mi ne estas ateisto. Mi ne fidas je scienco, matematiko, filozofio, arto, muziko, aux iu ajn fako kiu ekzistis aux ecx ekzistos en iu ajn universitato en la tuta mondo. Fakte mi komencis en la universitato sed elfalis kaj ne diplomis. Mi tute rifuzas iam ajn reveni al iu ajn universitato en la tuta mondo.

Mi ne deziras unigi la mondon. Mi ne sentas min kiel civitano de mia urbo, de mia substato, de mia stato, de mia superstato aux de la tuta mondo. Mi ne estas mondcivitano. Mi tuta malkonfidas cxion ajn en la tuta mondo. Homoj nur emas mensogi al si mem ke la revolucio, aux Dio, aux scienco, aux industrio, aux ia imaga amikego amas sin kaj cxiam ajn prizorgos sin. Mi ne plu povas kredi je la homaj mensogoj.

Mi ne estas Esperantisto. Mi rifuzas ecx lerni Lojxbanon. Se Lojxbano iam ajn popularigxus, gxi suferus per la samaj problemoj ol cxiuj aliaj homoj grupoj.

Oni diras ke se trompi min unufoja do estas via kulpo sed trompi min dufoja do estas mia kulpo. Mi ne lasus iun ajn aldoni al mi esperon aux fidon aux pensmanieron aux kredon.

La Fina Venko? La fina venko de kio? Cxu la fina venko de la romia imperio? De civilizacio? Vi povas rabi min de cxio ajn sed mi neniam ajn aldonus al via Nur Unuo la lastan parton de mia animo. Mi ne estas en la armeo de Zamenhof. Mi ne lasu Vin venki min.

Ne la Infana Raso sed la Fusxa Raso. Gxi trovis gxian finan formon. Gxi ne maturos al io pli bono ol hodiaux gxi estas.